Esperanto Priskribo
Framski potok (rivereto) fontas sur Pohorje de Slivnica, 1100 m alte, proksime de Kagerjev dom (montara domo). Tuj post ekesto, nur 170 m pli malsupre, estas ĝia unua 16 m alta kaskado. Framski slap (kaskado de Fram), nomita ankaŭ kaskado Skalce, estas kaskado de ventumila tipo, kaj estas vidinda spite al malgranda trafluo. Ĝis kaskada malsupro kondukas ideale ordigita vojeto.
| Loko (GPS): | N:46°29'53" E:15°33'23" |
| Alteco de kaskado: | 16 m |
| Supermara alto (bazo): | ~923 m |
| Tipo: | Ventumila tipo |
Alireblo
La plej facila estas aliro per ŝoseo el Zgornje Hoče, tra Pohorje de Slivnica direkte al Mariborska koča. Pli malsupre de Mariborska koča estas vojkruciĝo kun devojiĝo al Ruška koča. De tie kondukas bela vojeto al ligna piedponteto sub la kaskado. De ŝoseo estas nur 10 min. piedire.