MojaSlovenija.si

slovenščina English SLOVENIA TNP SLOVENIAN GEOLOGICAL ROUTE
Boštjan Burger - Burger Landmarks

Blejski vintgar (Vintgar)

Virtualna ekskurzija :: Virtual excursionvirtualna ekskurzija

Burger.si je Mojaslovenija.si

Latitudo: 46o 24' norde, longitudo: 14o 06' oriente (540 m) ( Slovenaj kaskadoj - interaktiva skizo)
Akvofalo šum proksime de Bled estas turisma atrakcio de la jaro 1893. Bone konstruita pado de 1,60 km laulonge de kanjono, estas bela promenado por ciu. Dum la sunaj tagoj oni povas admiri belegan cielarkon super 13 m alta akvofalo. Akvofalo Slap en Vintgar ne havas altan falon sed oni devas admiri gian fortan trafluon. Riveretoj Krmarica kaj Kotarica, kaj kelkaj flankaj fontoj ricigas la riveron Radovna, kiu ciam havas sufice da akvo. Krmarica kaj Kotarica jam antau "oficiala" fonto de Radovna, nomita "Sub matena roko", penetras al profundo. Forta trafluo de Radovna prezentas sin guste en Vintgar. Pli ol 1,5 km longa kanjono estas kasita inter altaj rokoj de montoj BorŠt (931 m) kaj Hom (834 m). Sen lignaj pontetoj kaj galerioj estus gi praktike netrapasebla.
Spite al proksimeco de Bled (nur 4 km fore) estis Vintgar trapasita apenau en la jaro 1891. Tiama urbestro de Gorje, Jakobo žUmer kaj fotografo Benedikt Lergerporter utiligis eluzis tiaman nekutime malaltan akvonivelon de la rivero Radovna kaj ekiris al sia esplora vojago. Beleco de la kanjono kun akvofaloj kaj rapidfluoj tiel entuziasmigis ilin kaj baldau oni ordigis belan promenadan padon tra Vintgar. Oficiale gi estis malfermita en augusto 1893. Turistoj el la tuta mondo disfamigis tra la mondo Vintgar kaj gian 13 m altan akvofalon Šum. En la tempo de komenca uzo de elektra kurento, ankau Radovna ne povis eviti barajon. Super natura 5 m alta breto, tuj antau akvofalo, oni konstruis barajon kaj per feraj tuboj forkondukis akvon gis elektrejo en la valo. Hodiau Šum estas fortega nur kiam kluzfermilo estas levita au post abundaj pluvoj, do kiam tubo ne povas konduki la tutan akvon.

La kanjono estas alirebla de ambau flankoj:
a) el Jesenice per soseo al Dobrava, gis elektrejo kaj gis la akvofalo mem.
b) el Bled per soseo gis vilageto Vintgar, kie estas granda ordigita parkumloko. De tie ni iras lau pitoreska turisma pado tra kanjono mem, kaj post 1,6 km ni alvenas super akvofalo Šum.

Burger Landmarks / MojaSlovenija.si

Digitalizacija dediščine: (c) Boštjan Burger, (1993) 1996-2024