Priskribo kaj alireblo
Rivereto Kozjak estas maldekstra alfluo de Soča. Ĝi akceptas akvon el pluraj malgrandaj riveretoj alte sub krestoj de la montaroj Oblo brdo (1957 m), Krnčica (2142 m) kaj Srednji vrh (2134 m). Dum sia vojo al Soča faras Kozjak ses akvofalojn.
La plej konata kaj alirebla por turistoj estas Granda Kozjak, alta proksimume 15 m. Akvofalo elfosis sufiĉe grandan subteran kavon, en kies fundo estas pitoreska malhelverda akvoprofundaĵo. Oni perceptas tiun naturan salonon samkiel iun karstan kavernon. Iomete malsupre, ĝuste sub ŝtona ponto el la jaro 1895, estas 8 m alta akvofalo Malgranda Kozjak.
Alireblo
El Kobarid trans la rivero Soča al Drežnica (Napoleona ponto). Tuj post ponto super Soča estas vojmontrilo, kiu direktigas al rivereto Kozjak kaj al restaĵoj de la Unua mondmilito. De tie gvidas tre bone ordigita pado por piedirantoj. Vizito al tiu pado kaj malsupraj akvofaloj estas tre bela kaj trankviliga familia ekskurso.
| Nomo de akvofalo | Granda Kozjak |
| Rivereto | Kozjak |
| Totala alteco | 450 m (6 ŝtupoj) |
| Plej alta ŝtupo | ~15 m |
| Nombro de ŝtupoj | 6 |
| Speco de akvofalo | Ventumilo |
| Loko | Kobarid, TNP |
| GPS (WGS 84) | 46°15'40" N, 13°35'30" E |
| Alteco (fundo) | ~312 m |
| Akvoriĉeco | Konstanta |