MojaSlovenija.si

English slovenščina SLOVENIJA SLAPOVI :: WATERFALLS
Boštjan Burger - Burger Landmarks

Boka

Burger Landmarksvirtualna ekskurzija

Alto de la Akvofalo: 144 m Kuna alto: 144 m La plej alta opa ŝtupo: 106 m Ŝtupoj: 2 Tipo de akvofalo: »larĝa fluo«

Akvofluo (rivereto): Boka Meza larĝo: 18 m

Akva trafluo: 2-100 m3/s

La plej granda trafluo: mankas datumo La plej forta trafluo: aŭtuno/printempo

Nomo de akvofalo: Boka

Situo (GPS WGS 84) Nordo: 46º20' 57" Oriento: 14º03' 06" Supemara alto de fundo ~725 m

Boka estas karsta erupcianta fonto, akvofalo kaj torenta rivereto, dekstra alfluo de Soča. PRISKRIBO: Eĉ pri akvofalo alta 15-20 m oni povas diri ke estas solida kaj menciinda. Kion vi dirus pri akvofalo, larĝa kaj fortmuĝanta kiu falas pli ol 100 m? Akvofalo Boka kun falo de 106 m kaj larĝo de 18 m, sendube stas la plej majesta akvofalo en Slovenio, kaj ankaŭ en Eŭropo ne estas multaj kiujn oni povus kompari kun ĝi. Se ni aldonus ankoraŭ 38 m de trogo en kiun falas "oficiala" parto de akvofalo, tiam ni havas la plej altan akvofalon en Slovenio (alta 144 m). En la plej sekaj periodoj havas la akvofalo trafluon de du kubajn metrojn po sekundo, dum abundaj pluvoj trafluo kreskas al potencaj cent kubaj metroj po sekundo. Spite al sia potenco, ĝi ne estas konata kiel Savica, Rinka, aŭ Peričnik, kvankam oni povus preni ĉiujn tri kune, iliajn larcojn triobligi, kaj ilia komuna potenco ne superus tiun de Boka. Ankaŭ aliro ne estas malfacila, ĝi estas videbla de ŝoseo iomete antaŭ Bovec (el direkto Kanin-Bovec).

ALIRO: De Bovec 3 km direkte al Žaga. Ĉe ponto, tuj post torentrivereto Boka, estas ordigitaj parkumlokoj. Trans la ŝoseo ni alvenas al makadama vojo, kiu post 100 m dividiĝas al vojeto trans la torenta rivereto ( ĝis sekurigita grimpvojo al erupcianta fonto super akvofalo), kaj vojeto kiu kondukas ĝis arbaro kaj poste serpentumas apud abisma rando ĝis akvofalo Boka. La akvofalo dum la tuta marŝo estas antaŭ ni, ĝi ŝanĝiĝas dumvoje ĝis kiam antaŭ ni ne stariĝas belega vidaĵo de la majesta akvofalo. Por la tuta vojo de parkumloko ĝis akvofalo ni bezonas 40 minutojn de la modera marŝado.

 

 

 

Burger Landmarks / MojaSlovenija.si

Digitalizacija dediščine: (c) Boštjan Burger, (1993) 1996-2024