MojaSlovenija.si

English slovenščina SLOVENIJA

PROSTORSKE FOTOGRAFIJE 360°SURROUND PHOTOGRAPHY

Boštjan Burger - Burger Landmarks

Bled

Virtualna ekskurzija :: Virtual excursion

virtualna ekskurzija 360°

Burger.si je Mojaslovenija.si

Naturaj kaj historiaj kuriozaĵoj, beleco de la loko kaj ĉirkaŭaĵo kaj bona geografia situo, estis idela bazo por evoluo de Bled al unu el la plej grandaj turismaj centroj en Slovenio. Milda subalpa klimato igas restadon en tiu loko pli agrabla. Meza temperaturo en junio estas 19º C, en januaro –1,7ºC.Apude troviĝas unu el la plej bonaj golf-ludejo en la mondo. Bled estas ankaŭ administra centro de Nacia parko Triglav. La lago estas fama ankaŭ kiel scenejo de internaciaj mondaj ĉampionadoj pri remado. Lago de Bled situas 475 m super maro. Longa ĝi estas 2120 m kaj larĝa 1380 m, ĝia areo estas 144 hektarojn, plej granda profundeco 30,6 m. Laga akvo atingas en julio temperaturon de 25º C. La insulon vi povas atingi per karakteriza bleda gondolo nomita "pletna". De laga akvonivelo ĝis insula supro gvidas vin 99 ŝtupoj. Kiam juna paro decidas geedziĝi en la preĝejo de ĉielirado de Maria estas kutimo ke juna novedzo portas novedzinon tra ĉiuj 99 ŝtupoj. Apud preĝejeto staras populara sonorilo de deziroj el la jaro 1534. Parokia preĝejo Unua kapeleto estis sur tiu loko starigita jam antaŭ jaro 1000. En la 15-a jarcento estis konstruita gotstila preĝejo, nuna preĝejo estis konstruita kaj konsekrita al sankta Martino en la jaro 1905. Aŭtoro de la internaĵa pentraĵo estis akademia pentristo Slavko Pengov, kiu realigis freskojn inter la jaroj 1932 kaj 1937. La plej bela rigardo al Insulo de Bled estas el apuda monteto Osojnica. Nur 4 km for de Bled situas Vintgar, vera perlo de la naturo.

Burger Landmarks / MojaSlovenija.si

Digitalizacija dediščine: (c) Boštjan Burger, (1993) 1996-2024